Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Francio : ciber-cenzuro : Francio akuzita far la reto “Raportistoj Sen Landlimoj” (RASL)

$
0
0

RASL publikigis ĉi-12an de marto, internacia tago kontraŭ la ciber-cenzuro, raporton kiu akuzas la landojn kiuj kondutas malamike al interreto. Francio estas akuzita pro la leĝoj LOPPSI (Leĝo pri orientado kaj programado por interna sekureco) kaj HADOPI (Alta Aŭtoritato por disvastigo de verkoj kaj protektado de interretaj rajtoj) sed ankaŭ por eksportado de kontroladaj teknologioj en diktaturoj.

Pluraj dekoj da landoj estas diskonigitaj de la Neregistara Organizaĵo, aparte por « speco de cenzuro de interreto, konsistanta ĉu el arestadoj ĉu el turmentado de ret-civitanoj, de kontrolo de retanoj, de blokado de retejoj, aŭ alpreno de leĝoj liberdetruaj. »

Francio figuras apud Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, de Kazakstano, Rusio aŭ Tunizio, ĉar ĝia « registaro kontraŭstaris juĝajn decidojn aŭ internaciajn rekomendadojn kondamnante la filtradon aŭ interrompon de ret-aliro, kaj tio, en kunteksto de premado sur la fontoj de ĵurnalistoj. Francio ne devas rezigni pri interreta esprimlibereco kaj neŭtraleco de la reto favore al sekurisma tentado aŭ al protektado de aŭtor-rajto. »

Precize la leĝoj LOPPSI, permesante la filtradon de la reto, aŭ HADOPI kaj « ties subpremada koncepto pri protektado de aŭtor-rajto » estas akuzita de RASL.

Pli interesa, la Neregistara Organizaĵo fokusas ankaŭ la fakton ke multaj entreprenoj francaj (Alcatel, Qosmos, Amesys, Vupen, Septier, Scan & Target et Aqsacom) vendis teknologiojn pri kontrolado de la loĝantaro en « landoj kie la homaj rajtoj estas piedpremitaj », Irano, Sirio aŭ Libio kaj aliaj. Legu la kompletan raporton pri Francio :

http://fr.rsf.org/france-france-12-03-2012,42062.html

Ĝenerale, la raporto estas zorgodona. Se la antaŭa raporto agnoskis la sociajn retojn kiel faktoro de emancipado, tiu jaro estas markita far la volo de multaj landoj komune nomitaj demokrataj kontroli interreton. La raporto maltrankviliĝas ankaŭ pri la kvanto da teknologiaj armiloj venditaj. Francio restante ĉepinte koncerne la kontrolon. Tion, fokusis la Spy-Files de Wikileaks ĉi-jare :

http://owni.fr/2011/12/01/spy-files-wikileaks/

Male, dum la ŝtat-cenzuro ampleksiĝas, RASL omaĝas tamen la fakton, ke la kompleta silento kiel ekzemple en Nord-Koreio estas rompita dank'al interreto.

http://www.humanite.fr/medias/cyber-censure-la-france-epinglee-par-resf-492061

-Francio : ciber-cenzuro : Francio akuzita far la reto “Raportistoj Sen Landlimoj” (RASL)

Nigra : malamikoj de interreto

Ruĝa : landoj sub kontrolo


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330