Cezar
Esperanto eĉ sen futuro
Esperanta fetiĉo
estas ofte nur kiĉo.
Estontec' ĉiam foras,
mi la vivon pli gloras.
Esperanto sen kiĉo
jam en niĉ' estas riĉo.
Esperanto de l' nuno
estas mem hela suno.
Bela estas muziko
de jubilrespubliko,
sed futuro en gloro
tuj disfalus post horo.
Esperanto post venko,
kvazaŭ snobus sur benko.
Jen venkitoj enfonus,
subigitoj admonus.
Vivo estas ne balo,
sed semado en valo.
Ne despero laŭ sento
aŭ nur vortoj en vento.
Eĉ sen granda futuro
estas ĝoj' feliĉiga,
Esperanto plezuro
kaj mirakle kunliga.
Esperanto eĉ sen futuro
Esperanta fetiĉo
estas ofte nur kiĉo.
Estontec' ĉiam foras,
mi la vivon pli gloras.
Esperanto sen kiĉo
jam en niĉ' estas riĉo.
Esperanto de l' nuno
estas mem hela suno.
Bela estas muziko
de jubilrespubliko,
sed futuro en gloro
tuj disfalus post horo.
Esperanto post venko,
kvazaŭ snobus sur benko.
Jen venkitoj enfonus,
subigitoj admonus.
Vivo estas ne balo,
sed semado en valo.
Ne despero laŭ sento
aŭ nur vortoj en vento.
Eĉ sen granda futuro
estas ĝoj' feliĉiga,
Esperanto plezuro
kaj mirakle kunliga.