Cezar
Policisto nr-o 285
Sed kial kape tiu pinto ?
Nu, estas ŝerca ruza finto.
Surzone lia nomo brilas.
Ĝi pruvas, ke li ne civilas.
La oficist' supera fartas.
Kaj se necesas, li do startas.
Suspektajn ulojn li kolume
tuj kaptas eĉ senpalpebrume.
Li kaptus ankaŭ vin plezure,
leĝoligita kvazaŭŝnure.
Kaj se vi lin ne ŝajne ŝatas,
la ulo tute senkompatas.
PS : Fotis kantistino Anjo