Karaj geamikoj,
Estas granda plezuro denove partopreni la debatojn de via nacia kongreso, des pli ke ni devos solvi pli kaj pli da problemoj. Ni alfrontas klerikan atakon orkestritan de la Vatikano mem, kiu sin apogante je aliaj religioj, interalie la musulmana, pretendas regresigi la homajn rajtojn kaj la laikecon, kvankam ili ne sufiĉe influas en la mondo.
La diversaj religioj, subtenataj de la senresponseco kaj de la trompemo de politikuloj, eĉ kiam ili deklaras sin nekredantoj, pli kaj pli agas senkaŝe por trudi siajn dogmojn, atingi siajn celojn, t.e. sian surteran povon, kun ĉiuj konsekvencoj de korupto ekonomia, politika kaj morala. Ĉe tiu situacio la ateistaj kaj liberpensaj organizaĵoj ne havas alian eblecon krom agi plej kolektive, por organizi la postulon de niaj rajtoj, la disigon de la racia penso iniciatita de la filozofoj de la jarcento de Klerismo, notinde la francaj.
En Hispanio komence de tiu jaro ni organizis la cirkuladon de ateistaj aŭtobusoj, kio ricevis grandan sukceson tiom amasmedie kiom ĉe la civitanoj. Niaj celoj estis atingitaj : 1) la ateistoj kaj la liberpensuloj grandskale aperis publike, 2) la civitanoj multope partoprenis la debatojn pri la rajtoj rilate la publikan esprimon de la ateistoj, de la liberpensuloj, de la agnostikuloj, de la nekredantoj, kaj tiel partoprenis en la realigado de la estonteco.
La hispana katolika Eklezio ne ekspektis nian kapablon lanĉi tiun publikan debaton, sed de tiam ili preskribis ke niaj paroloj estu cenzuritaj, apogate de multnombraj politikuloj, de Ŝtat-funkciuloj, kaj de ministerio pri Justico, por bojkoti nian asocion, uzante ĉiuspecan pravigon inkluzive eksterleĝajn aŭ ekster-moralajn. Multaj el ili forgesis siajn progresismajn engaĝojn kaj platiĝas antaŭ vatikanaj postuloj.
Tiukuntekste la registaro volas reformi la leĝon pri religia libereco adoptita dum la evolua epoko por pravigi kaj firmigi la privilegiojn de la katolika Eklezio. Sed hodiaŭ ili ne plu povas negi tiun realecon. Bedaŭrinde niaj registoj ne celas ellabori leĝon por moderna kaj progresista laikeco. Ili pretendas ellabori sistemon similan al tiu de Belgio, kun plurkulta Ŝtato, plu enmarĝenigante la senreligiajn konsciencojn.
Kvankam la rilatoj inter la registaro kaj la Eklezioj ne ŝajnas bonaj, tamen la rapideco por prepari tiun leĝon elmontras ke la registaro povas cedi antaŭ premoj far religiuloj kontraŭ laikuloj.
Ĉu tiu leĝo estos interŝanĝo por silentigi la voĉojn kiuj leviĝas kontraŭ la modifo de la leĝoj pri aborto aŭ pri edziĝo de samseksemuloj ? Aŭ eĉ pli malbone, ili provas kvietigi la ateistojn kaj la liberpensulojn, por ke ili akceptu tiun leĝon, kvankam ĝi ne certigas pri vera libereco de konscienco ?
Karaj geamikoj, hodiaŭ pli ol iam ajn, ni devas trovi formulojn por antaŭeniri, ekde la diverseco de niaj sociaj realecoj, ankaŭ ekde niaj eventualaj disopinioj, sed kun la solidareco kiu nin animas sur la vojo de la komuna batalo kontraŭ la klerikalismo.
Ni do subtenas vian kongreson kaj mi esperas ke vi sukcesos en via batalo por la libereco, la demokrateco, la laikeco, laŭ la kompaso de la Kleruloj kaj de la racionalismo kiel estis por du famaj homoj, inter multaj aliaj, tiom malamataj de la religiuloj, kaj kiujn ni celebras tiun jaron, nome Charles Darwin kaj Francisco Ferrer.
Sur tiu vojo ni ĉiam troviĝos viaflanke por defendi la disigon de la Eklezioj kaj de la Ŝtato, endanĝerigita de Sarkozy kaj de liaj amikoj. La hispanaj organizaĵoj de ateistoj kaj liberpensuloj fratece vin salutas, kaj esperas por vi ĉiuj, multe da feliĉeco.
Albert Riba la 24an aŭgusto 2009