Cezar
Al Donjo
Vi, kiu konas min plej bone,
dum eŭfori' kaj depresi'.
Vi ne malicas eĉ subtone.
Vi estas kiel burg' por mi.
Sed, se mi mortos, ne tro ploru.
Dediĉu plu vin al la ĝu'.
Ne mortan ulon tro adoru,
restu vivanta, ridu plu.
Kaj se aliaj viroj venos,
en tiuj daŭros iel mi.
Mi vin kaj ilin ĉiujn benos ;
la am' ne estas iluzi'.
Kaj kiam vent' ennokte kantos,
mi vin vizitos el la for'.
Ne timu do, se mi vin hantos.
Salutu min en nokta hor'.