Charles Bukowski
Nirvano
La ŝanco tute solviĝi de celo, ne estas granda.
Li estis juna viro vojaĝanta ien en buso tra la nordo de Kalifornio.
Komenciĝis pluvi.
La buso haltis ĉe malgranda kafejo en la montoj kaj la pasaĝeroj eniris.
Li sidis ĉe la verŝotablo kun la aliaj, kaj li mendis ion, la manĝo alvenis.
La manĝo estis eksterordinare bona,
ankaŭ la kafo.
La kelnerino estis alia ol la inoj, kiujn li konis.
Ŝi estis ne kaprica, kaj ŝi havis naturan humuron, kiu eliris de ŝi.
La rostkuiristo diris frenezaĵojn.
Kaj la telerpurigisto fone ridis rekte kaj agrable.
La juna viro observis la neĝon tra la fenestro.
Li volis restadi en la kafejo ĉiam.
La stranga sento disvastiĝis en li, ke ĉio estas agrabla ĉi tie.
Kaj, ke ĉiam estos tiel agrable ĉi tie.
Tiam diris la busveturigisto al la pasaĝeroj, ke estas tempo ekiri en la buson.
La juna viro pensis : „Mi simple restos ĉi tie, mi simple restos ĉi tie.“
Tiam li leviĝis kaj sekvis la aliajn en la buson.
Li trovis sian sidlokon kaj rigardis tra la fenestro al la kafejo.
Poste la buso descende formoviĝis sur kurbiĝo, for de la montoj.
La juna viro rigardis rekte antaŭen.
Li aŭdis, kiel la aliaj pasaĝeroj parolis pri aliaj aferoj
aŭ ili legis aŭ provis dormi.
Sed ili ne rimarkis la magion.
La juna viro apogis flanke la kapon ĉe la fenestro,
li fermis siajn okulojn kaj ŝajnigis sin dormanta.
Ne estis io alia por fari,
nur aŭdi la brueton de la motoro,
kaj la sonadon de la pneŭoj
en la neĝo.
tradukis Cezar
Bukowski
Nirvana
Not much chance, completely cut loose from purpose,
he was a young man riding a bus through North Carolina on the way to somewhere.
And it began to snow.
And the bus stopped at a little café in the hills and the passengers entered.
And he sat at the counter with the others, and he ordered, the food arrived.
And the meal was particularly good.
And the coffee.
The waitress was unlike the women he had known.
She was unaffected, and there was a natural humor which came from her.
And the fry cook said crazy things.
And the dishwasher in back laughed a good clean pleasant laugh.
And the young man watched the snow through the window.
And he wanted to stay in that café forever.
The curious feeling swam through him that everything was beautiful there.
And it would always stay beautiful there.
And then the bus driver told the passengers that it was time to board.
And the young man thought : "I'll just stay here, I'll just stay here."
And then he rose and he followed the others into the bus.
He found his seat and looked at the café through the window.
And then the bus moved off, down a curve, downward, out of the hills.
And the young man looked straight forward.
And he heard the other passengers speaking of other things,
or they were reading or trying to sleep.
And they hadn't noticed the magic.
And the young man put his head to one side,
closed his eyes, and pretended to sleep.
There was nothing else to do,
just to listen to the sound of the engine,
and the sound of the tires
in the snow.