Cezar
Semajno de mallaboremulo
Tag' lundo estas aĉa tag',
sentiĝas kiel rusto ;
kaj mardo estas servotag',
do ne laŭ mia gusto.
Merkredo estas kiel plag'
kaj jaŭd' eĉ pli malplaĉe,
kaj se ne estus do vendred',
mi malsaniĝus aĉe.
Sabato estas dormotag',
do ĝoj' por dormprofundo.
Kaj se alvenis la dimanĉ',
minacas jam tag' lundo.