(...)
Al tiuj, kiuj faras el ortografio de propraj nomoj fetiĉon, sendube ne plaĉos ties esperantigo laŭ proksimuma prononciĝo. Ĉiuj eventualaj kritikoj tiurilate lasos min absolute indiferenta : mi estas sennaciisto k havas nenian respekton por naciaĵoj. Ĉi-okaze mi nur rimarkigas, ke la ĉinaj, japanaj k slavaj esperantistoj rajtus senĉese kriplori ĉe la konstato, ke iliaj nomoj estas en esperanto k en eŭropaj lingvoj abomeninde kripligitaj. Ĉu do la eŭropanoj rajtas postuli, ke oni traktu ilin aliel ol homoj el aliaj mondpartoj ? Certe ne ! Al tia imperiismo mi kontraŭstaras.
La fetiĉistoj pri propraj nomoj devus cetere rimarki, ke ilia vidpunkto, se ĝi estus pravigebla, fariĝus tre danĝera por esperanto mem. Ĉiuj kritikoj pri "kripligo" al propraj nomoj ankaŭ valorus rilate al multaj vortoj el nia lingvo, k la konsekvenco de tio estas bato al esperanto k senkonscia aprobo al la tezo de la "okcidentalistoj".
Dekkvarjara, ĉiutaga uzado de esperanto estigis ĉe mi eĉ la fortan bedaŭron ke Zamenhof ne sufiĉe "kripligis", sennaciigis multajn vortojn el nia lingvo. Kiuj konsideras la proprajn nomojn tabuoj, tiuj estas nur duon-esperantistoj k senkonsciaj malamikoj de la mondlingva afero.
(...)
E. Lanti, en sia Antaŭparolo de l'tradukinto al Skizo pri filozofio de la homa digno de Paŭlo Ĵil (Paul Gille), SAT, 1934.